La Timo - Araba legendo
Kvarliro rajdis de Bejruto Damaskon. Sur la vojo li renkontis cxe palmarbo maljunulinon en cxifonoj, kun sulkigxinta vizagxo. Sxi ploris kaj diris per tremanta vocxo: "Kiu kondukos min Damaskon?" . La juna homo haltis, rigardis la malfelicxulinon kaj, kortusxita per sxia doloro, sidigis sxin post si sur la cxevalo. Ili forrajdis.
Dum la vojo la junulo demandis: "Kion vi faras, kia estas via nomo, kompatinda, kies okuloj brilas de la febro?" - "Amiko - respondis la maljunulino - mi estas Nigra Pesto." La kavarilo, tremante de teruro, volis dejxeti sxin de l´cxevalo. "Senutile! - diris sxi - ecx sen vi mi atingos Damaskon. Cetere, mi ne havas malbonajn intencojn kontraux vi, mi ecx estas preta rekompenci vian bonan koro; diru kion vi deziras?" - "Bone - respondis li -, mi portos vin gxis la urbo, sed vi mortigos tie neniun"
- "Tio estas ne ebla; sed diru kiom da personoj mi devas mortigi."
- "Ne pli multe ol sesdek" - "Sesdek? ... Mi konsentas." - "Sed - aldonis la kavaliro -, kiel mi punos vin, se vi ne plenumos la promesons?" - "Vi min trovos vespere post la granda pregxejo kaj mortigos min" - "Mi konsentas."
Atinginte la celon de sia vojagxo, la junulo zorgis pri siaj aferoj. En la sekvinta tago dek kvin personoj mortis en Damasko, en la dua pereis tridek, en la tira sesdek. Indigninte la vojagxanto kuris al la pregxejo kaj trovis tie la maljunulinon. "Jen kiel vi plenumas vian promeson!" - "Vi povas nenion riprocxi al mi - respondis sxi per kvieta tono -; mi faris, kion mi promesis: en la unua tagi mi mortigis dek kvin personojn, en la dua dudek, en la tria dudek kvin" - "Sed la ceteraj, fripono!" - "La ceteraj? Ili cxiuj mortis de l´timo."


Comentários
Postar um comentário