Unu pomon tro multe

           Juna homo demandis Franklin-on, kial posedo de grandaj ricxajxoj estas cxiam akompanata de seniluziigxo kaj maltrankvilo. Franklin, vindante antaux si korbon plenan de fruktoj, prenis el gxi unu pomon kaj donis gxin al infano, kiu ludis en cxambro. La infano, apenaux povis teni gxin en la mano. Franklin donis al la infano duan pomon, kiu estis antaux gxoje akceptita.

           Fine Franklin elektis pli belan ol la du unuaj kaj donacis gxin al la knabo, kiu ekpremis siajn du plenajn manojn al la brusto kaj penis teni la trian pomon sur la du aliaj. Sed vanaj estis la penoj, la tria pomo falis teren kaj li lauxte ekploris. 

           Franklin, sin turnante al la demandinto, diris: "Jen estas malgranda homo, kiu havas tro multe da ricxajxoj kaj tial ne povas gxui ilin. Havante du pomojn, li estis felicxa, la tria neniigis la egalpezon".

P.J. Stahl

Comentários

Postagens mais visitadas